PIV · 15014
suplement⁸o
suplement8o
1 Aldonaĵo al io antaŭe kompleta.
2 Λ Akcesora komplemento, esprimanta rilaton aŭ cirkonstancon de iu frazelemento, escepte de la predikato; en la vortgrupoj «la domo de mia patro», «preta por morti», «norde de la urbo», «suferi pro la vero», la sintagmoj «de mia patro», «por morti», «de la urbo», «pro la vero» estas la suplementoj de la respektivaj subst., adj., adv. k inf..
3 ∆ (pp angulo) Angulo, kiu, adiciite al la donita angulo, donas 180°.
suplementa. Rilata al suplemento: suplementa noto; suplementaj anguloj; suplementaj horoj de oficado.