← Reen al S

PIV 2020 · 15015

★supoz/i

supoz/i (tr)
Esti inklina pensi, manke de pruvoj certaj; akcepti ion kiel probabla, ne havante pri ĝi efektivan scion: mi supozas, ke ili perdiĝis en la vojo Z; mi supozas, ke li baldaŭ alvenos; li ne lasis min supozi, kiajn intencojn li havas Z; ĉu la tempo, kiun vi supozas elekti, estas por li akceptebla? Z; tial mi supozas vojaĝi en la sekvanta maniero Z; personoj, kiuj supozas nesciadon aŭ eĉ naivecon tie, kie ekzistas nur pacienco Z; publikigadi la supozatan programon de la kongreso Z. konjekti.
Preni kiel hipotezon: ni supozu eĉ, ke tiu formo de L.I. montriĝos kiel erara Z; supozu, ke via patro estus la juĝanto, kion do li decidus?; eĉ se oni supozas, ke la leĝo diras la malon, restus la morala postulado.
supozo. Penso, opinio de iu, kiu supozas: via supozo, ke la societo havos […] Z; ĉia ombro da supozo, kvazaŭ ekzistas ia malkontenteco inter mi k vi, malaperos Z; mi havas pri tio nek scion nek supozon Z; tiu respondo konfirmas mian supozon.
supoza. Prezentanta supozon: supoza propozicio; lia supoza nomo.
supoze, ke. Kunmetita subjunkcio, signifanta «en tia supozo, ke»: supoze, ke ĉio glate iros, vi estos elektita. kondiĉe, ke; se.
supozebla. Tia, ke oni povas tion supozi: jes, lia morto estas supozebla.
supozeble. En supozebla maniero: la maro elĵetis korpon, tio estis virino, supozeble kadavro Z; li tamen sciis, kiel tie supozeble aspektas Z.
supozigi. Esti aŭ fari tiel, ke oni povas supozi: lia tono supozigis al mi, ke li ne estas sincera; la teleologio supozigus kreinton. kondiĉi.