← Reen al S

PIV · 14285

sinus/o

sinus/o Ĉiu sinua kavo, precipe:
Natura dilataĵo de vaskulo: karotida sinuso (dilataĵo de la interna karotido, enhavanta premsensilojn); sinuso de la kavaj vejnoj (ĉe la kunfluejo de la du kavaj vejnoj en la atrion).
Enkraniaj vejnaj kanaloj: kavernaj sinusoj (alira k deira para loko de preskaŭ ĉiuj vejnaj sinusoj, situantaj ambaŭflanke de la turka selo); kunfluejo de la sinusoj.
Enostaj faciaj kavoj: fruntosta, maksila sinuso, sfenoida.  sinusatria.
sinusito Inflamo de la faciaj sinusoj aŭ de unu el ili.