← Reen al D

PIV 2020 · 3153

dilat/i

dilat/i (tr)
Kaŭzi dilaton: varmo dilatas la korpojn; (f) kun okuloj dilatitaj de teruro.
Plilarĝigi orificon aŭ kavon de organo; pligrandigi la diametron de dukto aŭ vaskulo.
dilato Fenomeno, en kiu la amplekso aŭ la volumeno de gasa, likva aŭ solida substanco pligrandiĝas: koeficiento de varmodilato, de linia aŭ kuba dilato.
dilata. Rilata al dilato, dilatado: vaskuldilata (Sin. vazodilata) hormono.
dilato, dilatado Ago dilati: dilatado de la uretra kanalo.
dilatanto Muskolo, kiu dilatas organon (ekz. irison, naztruojn): pupila dilatanto (M. dilatator pupillae).
dilatebla. Tia, ke oni povas ĝin dilati. duktila, elasta.
dilateblo Propreco de ia materialo longiĝi sub la influo de tirforto.
dilatiĝi. Iĝi pli larĝa, pli vasta, pli ampleksa: gasoj dilatiĝas pro varmigo; dilatiĝo de la vagino ĉe la akuŝo.
dilatilo. Instrumento por dilati orificon.
dilatujo. Ujo, destinita por la dilato de substanco: oledilatujo de transformilo.
maldilati
Fari, ke la volumeno de io malvastiĝu. kunpremi.
Malplilarĝigi orificon aŭ kavon de organo, malpligrandigi la diametron de dukto aŭ de vaskulo: vaskulmaldilata (Sin. vazomaldilata) hormono. Sin. konstrikti.