← Reen al E

PIV · 3716

★elast/a

elast/a
Tia, ke ĝi facile kuntiriĝas, etendiĝas aŭ aliformiĝas pro premanta aŭ tiranta forto, k reprenas sian antaŭan formon, kiam tiu forto ĉesas: la gasoj estas tre elastaj; elasta vergo, ŝelko, risorto. deformebla.
Tre fleksiĝema, malrigida: elastaj estas liaj brakoj Z; gracia k elasta talio Z; elastaj paŝoj B; (f) elasta konscienco (ne tre skrupula). supla.
Facile adaptebla al diversaj cirkonstancoj: la signifo de la afiksoj devas resti elasta; la elasta verbo «meti» Z; la lingvo iom post iom plielastiĝas Z.
elasto. Grando, difinanta la gradon de elasta konduto de substanco; simb.: E.
elasteco
Propreco de korpo, kiu povas ŝanĝi sian formon sub la influo de mekanikaj fortoj k repreni sian originan formon, post kiam tiuj fortoj ĉesis.
(f) Eco de io fleksiĝema: nenio povis konkuri kun la elasteco de iliaj saltoj Z; ŝi ĵetadis sin en diversaj direktoj kun miriga elasteco k facileco de movo Z.
£ Rilato inter du variadoj proporciaj, kiu mezuras la sentemon de variablo al la ŝanĝo de alia (simb.: η): elasteco de postulo pri prezo.
elastino En- k el-volvebla skleroproteino, kiu konsistigas la elastajn fibrojn de la kuniga histo, i.a. de la haŭto, sangvaskuloj k pulmoj.