PIV · 8596
★krani/o
★krani/o
1 ♉ Skeleto de la kapo de la vertebruloj, entenanta k ŝirmanta la cerbon, k plejofte konsistanta el ostosubstanco: fosilia kranio de mamuto.
2 ❤ (cranium) Tiu sama parto ĉe la homo: laŭ siaj komparaj longo k larĝo la kranioj ebligas dividi la homojn al long-, mez- k larĝ-kraniuloj; aŭtomobilo krevigis al li la kranion; kapoj diferencas, kranioj egalas Z (sk post morto); tiu ĉi kranio havis iam langon k ankaŭ povis kanti! Z.
3 (f) Kapo: mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas Z; ha, mia blanka kranio […] iru en la tombon kun ĝojo! Z; en ĉiu kranio regas aparta opinio Z; granda kranio, sed interne nenio Z.
krania. Apartenanta al la kranio: krania haŭto (sur kiu kreskas la kapharoj); ❤ kraniaj ostoj (8 paraj: temporaloj, parietostoj, malsupraj nazkonkoj, lakrimaloj, nazostoj, maksiloj, zigomoj, palatostoj; 7 neparaj: okcipitosto, sfenoido, fruntosto, etmoido, vomero, mandiblo, hioido); kraniaj nervoj.
kraniologio
1 Frenologio.
2 Antropologia fako pri la kranioj.
kraniometrio. Antropometria fako pri la mezuroj de kranioj.
senkraniuloj ♉ Subfilumo (Acrania) de ĥordulo, ampleksanta animalojn fiŝosimilajn, sed sen spino k kranio.
longkraniulo. Homo kun relative longforma kranio (cefala indico malsupera al 75). Sin. dolikocefalo.
postkranio. Okcipito.