PIV · 14032
sens⁸o
sens8o
1 ⚥ Korpa kapablo de la animaloj (inkl. homon), pli malofte de vegetaĵoj (➞ mimozo), per kiu ili ricevas sciigojn pri iaj elementoj, fizikaj aŭ kemiaj, de la ekstera medio (eksterosenso), de la interno de la korpo (internosenso) k de ties ekvilibro en la spaco (pozicisenso): vidado, aŭdado, flarado, gustumado k tuŝado estas la kvin plej konataj sensoj; la eraroj de la sensoj.
2 👥 Kapablo percepti ion kvazaŭ per iu senso: plezuroj de la sensoj (sensaj ĝuoj, ekz. voluptaj, artaj); humura senso; se trankvilon vi serĉas, de viaj sensoj fermu la pordon.
sensi (tr) Ricevi impreson pere de senso: sensi fetoron, malvarmon, sonaltecon.
sensaĵo ⚥ Konscia fenomeno, estigata en la cerbo de individuo sekve de la ekscito de sensorgano aŭ sensilo: la sensaĵo estas la plej elementa ero de scio; vida, aŭda sensaĵo; la intenso de sensaĵo kreskas proporcie kun la logaritmo de la grando de la stimulo; la sensaĵo estas per si mem fremda al ĉia sento. Sin. sensaco.
sensebla. Tia, ke ĝi povas esti ricevata pere de sensorgano: sensebla diferenco de dikeco; kiam du pikoj estas tro proksimaj unu de alia, ilia aparteco ne plu estas sensebla.
sensilo ⚥ a) Ĉelo aŭ ĉelaro, per kiu la plurĉelaj animaloj ricevas sensaĵojn, k kiu troviĝas en sensorganoj aŭ en aliaj organoj: premsensiloj de la haŭto, de la koro, de arterioj (➞ sinuso 2a); bastonetoj k konusetoj estas la lumsensiloj de la okulo; kemisensiloj de la buŝo, de la nazo. b) Same rolanta organeto de protozoo.
sensismo Φ Doktrino, laŭ kiu ĉia scio venas de la sensoj k nur de ili.
sensiva. Tia, ke ĝi kapablas sensi: la haŭto de la mandorso estas aparte sensiva al la varmo; infano kun orelo sensiva por la muziko.
sensiveco ⚥ Propreco de ĉelo aŭ ĉelaro sensi eksterajn aŭ internajn stimulojn: sensiveco de la gustburĝonoj. Sin. estezo.
sensometrio. Mezurado de la sensiveco de la sensorganoj per specialaj aparatoj (ekz. estezometro).
sensorgano ❤ Ĉiu el la specialaj organoj, per kiuj plurĉelaj animaloj ricevas sensaĵojn: la ĉefaj sensorganoj estas la okulo k la orelo; la tuŝkorpetoj (aparte nombraj en la polmaj facoj de la fingroj) estas la sensorganoj pri palpado.
sensorganeto ⚥ Ĉela organeto, per kiu iuj ĉeloj ricevas informojn pri la ekstera medio.
hipersensiveco, hiposensiveco. Troiĝo, resp. malfortiĝo de la sensiveco. Sin. hiperestezo, resp. hipoestezo.
nesensiva. Tia, ke ĝi ne (plu) kapablas sensi: ĉe malaltaj temperaturoj la haŭto iĝas nesensiva; nesensivigi korporegionon per injektoj.
aŭdsenso. Aŭdado.
eksterosenso ⚥ Senso pri la ekstera medio, i.a. pri la ago de eksteraj stimulantoj, ekz. varmo, piko, kemiaĵoj, lumo: eksterosensaj organoj (ekz. haŭto, okulo, orelo).
flarsenso. Flarado.
gustosenso. Gustumado.
internosenso, viscerosenso ⚥ Senso pri la visceroj de sia propra korpo: viscerosensaj organoj (ekz. en la intestoj k vaskuloj).
proprosenso, pozicisenso ⚥ Senso pri la pozicio k movo de sia propra korpo: pozicisensaj organoj (en la muskoloj, tendenoj, artikaĵoj, interna orelo k.a., kie troviĝas pozicisensiloj).
supersenseca. Apartenanta al tia mondregiono, ke ĝi ne povas esti sensata. ☞ supernatura, mistika, okulta.
tuŝsenso. Tuŝado.
vidsenso. Vidado.