PIV 2020 · 10826
★natur/o
★natur/o
1 La tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo: la tri regnoj de la naturo B; kio estas homo en la naturo?; la mirindaĵoj, la krudaj fortoj de la naturo Z; la leĝoj, la ordo de la naturo; Lukrecio verkis admirindan poemon pri la Naturo. ☞ mondo, universo. ➞ naturesplori.
2 La kreanta povo, kiu montriĝas sub la ŝanĝiĝantaj formoj de la objektoj k estaĵoj (ofte personigita k iufoje maj. skribita): la naturo rekomencas ĉiam la samajn aferojn; la naturo ne faras saltojn; la naturo malavare favoris tiun regionon; la kuracistoj povas nur helpi la naturon; lasi la naturon agi mem (sen medikamentoj).
3 La surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo k bestoj: la virga, sovaĝa naturo; la kulturata naturo; ami la naturon; forkuri al la libera naturo; vivi en la naturo; ŝati la spektaklojn de la naturo; la tuta naturo vekiĝas Z; la silenta arbara naturo fariĝis kvazaŭ sankta preĝejo Z; tiuj ĉarmaj priskriboj de la naturo Z. ☞ pejzaĝo, kamparo, montaro. ➞ turismo, migri, natursciencoj.
4 La esenco, ecaro propra al iu aŭ io: la unua, kiu rezultas el la naturo mem de la homo […] Z; la naturo de grundo, de klimato; tio nepre kuŝis en la naturo de la aferoj; ne estis en ŝia naturo kriadi k ĝemadi; la infano havis malbonan, sovaĝan naturon Z; en la varmaj landoj ĉiuj havas tre flamiĝeman naturon Z; ŝi, konforme al sia rana naturo, subakviĝadis Z; ✞ la du naturoj de Jesuo, dia k homa. ☞ humoro, temperamento.
5 La primitiva stato de estaĵo, la denaska karaktero, kontraste kun la edukado k kulturo: kutimo estas dua naturo Z; difekton de naturo ne kovros veluro Z; la voĉo de la naturo (de la instinktoj); la homo de la naturo k la homo de la socio; vivi laŭ sia naturo; sekvi la naturon (ne la sociajn morojn); homo, besto, vegetaĵo en stato de naturo (sen interveno de la socio); ✞ la naturo k la graco.
6 Objekto de la arto, kontraste kun la artaĵoj: pentri, desegni laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio); figuroj pli grandaj ol laŭ la naturo; reveni al la pura naturo; ☆ muta naturo K (fruktoj, mortintaj bestoj ks, kiel objekto de pentrado).
natura
1 Apartenanta al la naturo, konforma al ĝiaj leĝoj: studi la naturajn fenomenojn; tiu altaĵo ne estas natura monto Z; per neevitebla natura reago Z; li mortis per natura morto Z; natura mineralakvo; reciproka fremdeco dividas inter si la naturajn filojn de sama lando Z; Volapük pereis ĉefe pro manko de natura evoluipovo Z; ⚥ sistematika grupo natura (konforma al la biologia evoluo; ☞ klado), nenatura.
2 Konforma al denaska ecaro de estulo aŭ aĵo, kontraste kun artefariteco, kulturo, civilizo aŭ kun afekto aŭ komplikeco: sekvi siajn naturajn inklinojn; ni ne konas la naturan staton de la prahomo; natura (neakirita, seninstrua) elokventeco, sprito; natura saĝo (kapablo ĝuste juĝi, komuna al ĉiuj normalaj homoj; ☞ komuna); la naturaj k la artaj lingvoj; ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde Z; natura (senafekta) stilo; konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, la lingvoj perdas sian naturan riĉecon k ĉarmon Z. ☞ simpla, naiva.
3 Memkomprenebla, memsekva: tia singardo estas tute natura ĉe maljunulo; la ideo de Kolumbo ŝajnas al ni nun tiel natura, tiel simpla Z; kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado Z. ☞ naiva.
4 𝅘𝅥𝅰 (pp noto) Ne modifita de dieso aŭ bemolo.
5 ∆ (pp nombro) Estanta unu el la entjeroj 1, 2, 3, 4,… (kelkaj aŭtoroj inkludas la nulon).
nature. En natura maniero: agi, konduti, respondi tute nature; la leporo estas nature timema.
naturaĵo. Materia produkto de la naturo: pagi per naturaĵoj, ne per mono Z; imposto per naturaĵoj.
natureco. Eco de io natura: kio estas gajnata per la natureco de la gramatiko estas perdata per la sennatureco de la vortaro Z; juĝi pri la natureco de vino.
naturigi. Fari iun, ion konforma al la naturo, simila al la naturo: 🍁 ♉ naturigi planton en nova regiono, beston en alia klimato; 𝅘𝅥𝅰 naturigi dieson aŭ bemolon. ➞ naturalizi, adventico.
naturismo
1 Doktrino higiena k sporta, laŭ kiu homo devas sekvi la naturon.
2 Nudismo.
naturisto. Adepto de naturismo.
naturkolora. Ne tinkturita: naturkolora lano.
denature. Kaŭzata de la naturo 2: la en ĉiu homo denature koviĝanta deziro Z. ☞ denaske.
denaturigi, sennaturigi
1 Ⓚ Ŝanĝi la naturon aŭ la esencajn ecojn de produktaĵo (ekz. tritiko, teo aŭ alkoholo) por fari ĝin nekonsumebla, ĝenerale per aldono de naŭza substanco: oni sennaturigas alkoholon, por rezervi ĝian uzadon al nenutraj industrioj.
2 ⚥ Ⓚ Ŝanĝi la fizikajn aŭ fizikokemiajn ecojn de natura makromolekulo (ekz. proteino, nuklea acido) per varmigo aŭ alimaniere: sennaturigo de enzimo igas ĝin senefika.
denaturiganto, sennaturiganto. Substanco uzata en denaturigado.
kontraŭnatura. Kontraŭa al la naturo: kontraŭnaturaj malvirtoj; elĵeto de la artikolo estas tute kontraŭnatura Z.
laŭnatura. Konforma al la naturo: laŭnatura inklino al malpenado.
laŭnature
1 Konforme al la naturo.
2 ☆ Helpe de reala modelo: Marta neniam pentris laŭnature Z.
renaturigi ⚥ Ⓚ Restarigi la naturajn fizikajn aŭ fizikokemiajn ecojn de sennaturigita molekulo: renaturigi la tridimensian strukturon de proteino.
supernatura. Kaŭzata de, aŭ montranta efikon de io supera al la simplaj naturaj fortoj: supernatura aperaĵo, sanigado; supernaturaj estaĵoj Z; kredi je supernatureco. ☞ mirakla, transmonda.