PIV · 7825
klad/o
klad/o ⚥
1 Grupo (cladus) de vivuloj inter si vere parencaj, t.e. devenantaj el la sama prataksono, k responda al ia ajn sistematika unuo (ekz. raso, specio, genro, familio, filumo).
2 (ark.) = filumo.
kladiko. Metodo, kiu celas kiel eble plej objektivan klasifikon de la kladoj, bazitan sur iliaj evoluaj rilatoj, i.a. per apliko de reprodukteblaj, i.a. perkomputilaj, analizoj.
kladikisto. Fakulo pri kladiko.
kladogenezo. Estiĝo k evoluo de la kladoj: kladgeneza arbo de la plantoj (skemo montranta la kladojn de la plantoj k ties evoluo: Vd planto). Sin. filogenezo. ☞ individugenezo.
unuklada, duklada, plurklada. Sistematika grupo, konsistanta el nur unu, du aŭ pluraj kladoj.