← Reen al T

PIV · 16151

turism²o

turism2o
Vojaĝado aŭ ekskursado por plezuro aŭ sporto: ne vidama turismo enŝipigis nin, ne la espero de ia komerca akiro Z; la turismo pli k pli disvastiĝas en ĉiuj tavoloj de la socio; E. estas la nemalhavebla helpanto de turismo; kultura, seksa turismo. kampadismo.
£ Tuto de la financaj, kulturaj k ekonomiaj demandoj, ligitaj kun la vastiĝo de turismo en difinita lando: vicministro pri turismo.
turisma. Rilata al turismo: turismaj prospektoj, perspektivoj, itineroj; turismaj urboj de Italio; turisma oficejo, klubo.
turismi M. Praktiki turismon.
ekoturismo Formo de turismo, kiu ne kaŭzas mediproblemojn k ne minacas la pluekzistadon de sovaĝaj besto- k planto-specioj.
cikloturismo. Turismo, ĉe kiu oni veturas per biciklo.