PIV · 6249
★humor/o
★humor/o
1 Kutima aŭ okaza stato de la temperamento aŭ de la psiko: melankolia, milda, akra, acida Z, trankvila, gaja humoro; ĝi tute ne estis en bona humoro Z; li estas en plej furioza humoro Z; li estas la bona humoro mem Z; la humoro k opinio de tiuj ĉi amikoj kun ĉiu tago alie ŝanceliĝas Z; kontraŭ doloro helpas bona humoro Z. ☞ animstato.
2 (evi) = humuro.
3 ⚕ (ark.) Ĉiu el la likvoj de organismo (ekz. sango, limfo, galo ktp): ❤ akva humoro de la antaŭa kamero de la okulo.
humora
1 Rilata al la psika humoro.
2 ⚕ (ark.) Rilata al la humoroj.
humorismo. Medicina doktrino, en kiu oni rilatigis la malsanoperturbojn al aliiĝo de la humoroj.