← Reen al H

PIV 2020 · 6252

humur/o

humur/o. Originala sentomaniero k esprimprocedo, kiu kontraŭas al la kutimaj rilatoj inter la aferoj k la tono, en kiu oni ilin diras, kiu prezentas la komikaĵojn kun seriozeco k la absurdaĵojn kun respekta soleneco, kiu provas komuniki emocion, ŝajnigante, ke oni eĉ ne scias pri ĝia ekzisto: la humuro de Mark Twain, de J.K. Jerome; la nigra humuro de Swift.
humura. Rilata al humuro: humuraj rakontoj; humura sento, tono.
humuraĵo
Iu humura trajto. eldiro, gesto.
Rakonto humurplena. anekdoto, historieto.
humuristo. Verkisto, kiu tenas humuran tonon.