PIV · 6117
★histori/o
★histori/o
1 Scienco pri la kronologio de la pasintaj okazaĵoj de la homaro k de la sociaj faktoj: geografio k kronologio estas la du okuloj de la historio. ☞ sociologio.
2 Rakonto pri gravaj memorindaj okazaĵoj, kronologie aranĝitaj: antikva historio; la historio de la Centjara milito, de Jesuo; la historio de nia vivo Z; ilin vi konas el via Biblia historio Z. ☞ analoj, kroniko.
3 Sufiĉe ampleksa k grava okazintaĵo: mi rememorigis al vi la tutan historion Z; ĝi (la agado de la Delegacio por alpreno de helpa L.I.) estas historio, pri kiu mi ne volas paroli Z; kion vi diros pri tia historio? Z; vi kuraĝas ankoraŭ agi tiamaniere post la historio de antaŭe! Z; tra la tuta mondo li disportos la historion! Z. ☞ aventuro.
4 Fantazia rakonto por amuzi aŭ doni moralan instruon: en la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo Z; mi dankas vin, ke vi rakontas al la knabo historiojn Z; la pli aĝaj jam postulas historiojn kun pli profunda enhavo Z; li al gastoj historiojn diris belrakonte G; sed tio ĉi estas alia historio. ☞ anekdoto, fabelo, novelo.
5 Mensoga rakonto: li diros al vi cent aliajn samspecajn historiojn, kiujn li sonĝis Z; vi havas la arogantecon rakonti al mi centon da malsaĝaj historioj! Z.
historia
1 Rilatanta historion: historia verko.
2 Registrita de la historiistoj, efektiva: historia fakto.
3 Tia, ke oni pri ĝi posedas skribajn dokumentojn: la historiaj tempoj.
4 Registrinda de la historio, tre grava, decida: historia momento.
historieco. Eco de io, kio estas historie vera: la historieco de Jesuo estis pridubata de kelkaj verkistoj.
historieto. Mallonga historia anekdoto.
historiisto. Sciencisto pri historio: Tucidido estis la plej granda helena historiisto. ☞ historiografo, analisto, kronikisto.
antaŭhistorio = prahistorio 2 k 3.
prahistorio
1 Studo de la originoj: la prahistorio de Tero.
2 Periodo de tempo inter la ekhomiĝo k la apero de skribaj dokumentoj.
3 La responda scienco. ☞ paleolitiko, mezolitiko, neolitiko.
prahistoria. Rilata al la prahistorio: la prahistoriaj civilizacioj, bestoj.
prehistorio = prahistorio 2 k 3.
protohistorio
1 Transira periodo inter prahistorio k historio, kiam ekzistis nur nerektaj skribaj dokumentoj pri la koncernaj homaj socioj.
2 La responda scienco.
arthistorio. Parto de la historio, kiu studas la evoluon de la arto.
literaturhistorio. Scienco, pri la esploro de la historio k kondiĉoj de la literaturo aŭ tra la tempo en unu lando, aŭ en pluraj landoj je la sama epoko (kompara literaturhistorio).
mondhistorio. Speco de historio, kiu prezentas la disvolviĝon de la homa civilizo sur la tuta tero k ne en unu lando aŭ nacio aparte.
naturhistorio (ark.) = natursciencoj.
religihistorio. Studo pri la estiĝo k evoluo de la diversaj religioj.