PIV 2026 · Artikolo 18844

ukronio

Litero U

ukronio BELE FOTO literatura kaj filma subĝenro de literatura fikcio, en kiu unu aŭ pluraj reale okazintaj faktoj estas ŝanĝitaj, kaj en kiu la aŭtoro priskribas, kia estus la historio, se ili estus vere tiel okazintaj: la aŭtoro aplikis la metodon de la fantasta romano en la ĝenro «alternativa historio», aŭ, kiel li mem ĝin difinas, «ukronio» («neniam», analogie al «utopio» — «nenie») NGu Sin. alternativa historio. ➞ utopio.
ukronia temanta pri ukronio: «La nekredebla aventuro de la misio Moresten’» estas ukronia romano Mo!