PIV · 16314
Utopi/o
Utopi/o. Fantazia lando («sen loko»), imagita de la angla verkisto Morus (en la samnoma verko, 1518), en kiu ĉio perfektas por ĉies feliĉo.
utopi1o. Idealo, teorio, projekto, kies realigo ankoraŭ ne estas konstatebla: al li estos proponata ia neefektivigebla utopio Z; (pj: nerealigebla) aferoj, kiujn oni juĝis utopioj, nun fariĝis realaĵoj P; ĉu efektive ni laboras por ia utopio? Z.
utopia. Dezirata k imagata: la utopia socialismo (kontraste kun la «reala»); (pj: nerealigebla): tio estas nur utopia sistemo.
utopiulo, utopiisto. Tiu, kiu havas ideojn aŭ faras projektojn, kiujn la reganta ideologio juĝas neefektivigeblaj: mi riskas, ke mi aperos antaŭ vi kiel utopiisto Z.