← Reen al F

PIV 2020 · 4224

★fabel/o

fabel/o
Distra rakonto, precipe destinita al infanoj, pri fiktivaj aventuroj de herooj kun supernaturaj kapabloj: la fabeloj estas la moderna formo de la antikvaj mitoj; la fabeloj de Perrault, de Grimm, de Andersen; li povosciis rakonti tiom multe da fabeloj k historioj, ke estis plezure lin aŭskulti Z; la «Vintra Fabel (komedio de Ŝekspiro). fablo, legendo, folkloro.
(f) Nekredebla, mensoga rakonto aŭ aserto: ĉu vi ne hontas? Maljuna homo k kredanta infanajn fabelojn! Z; rigardu min, aŭskultu min, k konvinkiĝu, ke mi ne estas fabelo! Z; fabelo de maljunaj virinoj Z; mi diros, ke tio estas fabeloj por enluligi Z; ne rakontu al mi fabelon!. blago.
fabela
Apartenanta al fabelo: fabelaj vortoj Z, tempoj; fabela estaĵo.
Eksterordinara, nekredebla: fabela riĉeco. mirakla, miriga.
fabeli, fabeladi (ntr) Elpensi, rakonti fabelojn: ĉiuj nomis lin Via Sinjora Moŝto k ili ridis, kiam li fabeladis.
fabelaĵo. Io tiel malvera, kiel fabelo: fabelaĵoj, fabelaĵoj! Z.
fabelaro. Libroforma kolekto da fabeloj.
fabelisto. Elpensinto de multaj fabeloj.
fefabelo. Tia fabelo, en kiu fe(in)o ludas rolon.