PIV · 13145
★rakont/i
★rakont/i (tr) Parole aŭ skribe sciigi okazaĵon kun ĝiaj cirkonstancoj: rakonti belan historion Z, sian tutan aventuron Z; ŝi rakontas senĉese, tre ofte la samajn aferojn; jen, kion oni rakontas; mi devas rakonti al vi ion tute teruran Z; kiel vi mem rakontis al mi Z; oni rakontas al si en la orelojn, ke vi […] Z; rakonti ĉion faritan k kaŝitan Z; (abs pp nekompleta raporto) ŝi rakontas pri la kruelaj mallumaj tempoj Z; la bardo rakontis pri la ora trezoro Z. ☞ pentri, raporti, prikanti, priskribi, pritrakti.
rakonto. Ago rakonti k ties rezulto: la rakonto pri lia akcidento rapide fariĝis teda; inter faro k rakonto staras meze granda monto Z; pri la lupo rakonto, k la lupo renkonte Z; ŝi sentis sin impresita de la rakontoj, kiuj cirkuladis pri la vera Dio Z. ☞ anekdoto, fabelo, famo, historio. ➞ klaĉi, onidiro.
rakontisto
1 Tiu, kiu ofte rakontas historiojn: li estas bonega rakontisto Z.
2 🎭 Persono, kiu ne aperas sur la scenejo, sed rakontas al la publiko tion, kio estas prezentata per gestado aŭ bildoj en teatraĵo aŭ filmo.
bildrakonto. Rakonto, konsistanta en sinsekvo de bildoj, ofte kun teksto (komentoj, dialogoj, onomatopeoj k.a.). Sin. komikso. ☞ bildostrio.
feinrakonto. Fabelo, en kiu rolas feinoj.