← Reen al P

PIV · 11989

★pentr/i

pentr/i (tr)
Prezenti sur dudimensia fono liniojn k kolorojn, plejofte imitante la formojn de estaĵoj aŭ objektoj: pentri virinan kapon, mutan naturon, pejzaĝon, arabeskojn, kolormakulojn; pentri per oleo; mi pentrus la unuan en ĉemizo k la duan nuda Z; en la bildolibroj oni pentras la Morton kiel skeleton Z; li rekonis ĉion, kio tie estis pentrita Z; ne pentru diablon sur la muro Z (se oni aludas pri danĝero, ĝi okazas.  lupo); (f) la suno pentris brilan strion sur la vasta akvaro; la luno pentris sur la ĝardenoj ombrojn de l’ piramidoj B; sur lia vizaĝo estis pentrita la kutimo diri la veron B. desegni, skizi, tatui.  farbi.
Produkti per pentrado: pentri portreton B; la Florencano pentris tiun bildon Z; pentri akvarelon; viglaj k mikskolore pentritaj bildoj Z.
Priskribi karakterojn aŭ scenojn per vortoj: li majstre pentris la ĝojojn k malĝojojn de la humiluloj; pentri la homojn tiaj, kiaj ili devus esti; ni tute ne estas tiaj utopiistoj, kiajn nin pentras multaj gazetoj Z.
Prezenti pense aŭ parole vivan bildon de io: ŝi pentris al si la estontecon en plej rozaj koloroj; ofte li pentradis al si tiun ĉi tempon sub ĉiaj cirkonstancoj Z.
pentra. Rilata al la ago pentri.
pentrado
Agado aŭ maniero de iu, kiu pentras: lia pentrado fariĝas per etaj, delikataj tuŝoj; pentrado per spatelo; la pentradon li lernis mem Z; abstrakta, figura pentrado.
Pentrarto.
pentraĵo
Io, sceno ktp pentrita: pentraĵoj kovris la murojn de iuj prahistoriaj kavernoj. dekoracio, fresko.
Bildo sur papero, tolo, tabulo ks, kun difinitaj dimensioj k eventuale kadro: akvarelaj pentraĵoj Z, la muroj estis ornamitaj per pentraĵoj Z; la galerio de pentraĵoj Z; la altara pentraĵo Z (retablo); li donis al li kelke da pentraĵetoj Z; (f) niaj legantoj havos jam finitan pentraĵon de la tuta proponota reformita lingvo Z; prezentante la pentraĵojn de ia feliĉa tre malproksima tempo estonta Z.
pentrejo. Laborejo de pentristo.
pentrinda. Tia, ke ĝi meritas esti pentrita: tio estis bildo pentrinda Z; pentrinda, kortuŝa sceno. pitoreska.
pentristo. Artisto, kiu celas, per farboj surmetitaj sur dudimensiaj surfacoj, doni al la vidosenso estetikajn ĝuojn. dekoraciisto, farbisto, ŝmiristo.
pentrarto. Arto de pentristo: la sekretoj de la klasika pentrarto; revenigi la pentrarton al ĝiaj veraj fontoj. Sin. pikturo.
pripentri. Ornami per pentritaĵo: la veturilo estis pripentrita per bluaj tulipoj Z.
repentri. Denove pentri: (f) ha, mi devas repentri al vi vian propran figuron Z.
marpentraĵo. Pentraĵo prezentanta scenojn marajn.
morpentraĵo. Pentraĵo de ĝenro.
oleopentraĵo. Pentraĵo, farita per farboj solvitaj en oleo. akvarelo.