PIV 2026 · Artikolo 15400

1tatui

Litero T

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. tatuo
  2. tatuad/o
  3. tatuaĵ/o
1 tatui tr fari sur ies haŭto desegnaĵojn enpikante en ĝin kolorajn pigmentojn: tatui ies bruston tatui ies brakon rigardu al lia mano, ankro estas tatuita sur ĝi HBu
tatuo
2 tatuaĵo: sur la mano estas tatuo kun la vorto «Esperanto» RE!
tatuado ago tatui: en la nuna Japanio tatuado estas ofte ligata al mafianoj IsT Sin. tatuo 1.
tatuaĵo desegnaĵo farita per tatuado: multaj publikaj banejoj rifuzas akcepti gastojn kun tatuaĵoj sur la haŭto IsT Sin. tatuo 2.