← Reen al D

PIV · 3009

★desegn/i

desegn/i (tr)
Imiti per krajonaj, plumaj aŭ penikaj strekoj la formon, sed ne la koloron, de io; aperigi la konturojn de io: desegni hundeton Z, bildeton Z; la vizaĝo de la juna patrino estas desegnita de vi kun sentemeco Z; skizo desegnita de fama desegnisto Z; la revuo bezonis personon, kiu scias desegni Z; desegni laŭ la naturo, laŭ la memoro. pentri, skizi.
Fari la liniojn de plano: desegni hospitalon, maŝinon, aviadilon; (analoge) li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo X. plani.
(f) Montri, priskribi la ĉefajn trajtojn de io, la distingaĵojn de io: li ne estas tiel terura, kiel oni lin desegnas B. figuri, priskribi.
desegno
Ago desegni: mirinda facileco de desegno Z.
Rezulto de tiu ago: via desegno ne estas sufiĉe […] preciza Z; vivantaj desegnoj (en filmarto).  desegnarto.
desegnado. Ago de desegnanto: ilaro por desegnado Z; instruisto de desegnado Z.
desegnaĵo
Bildo, farita per krajono aŭ plumo: la desegnaĵo prezentis kelke da arboj Z; la teknika valoro de la desegnaĵo Z; pluma desegnaĵo Z; kovrilo por desegnaĵoj. figuro, konturo, silueto.
Bildo, montranta la ĉefliniojn de plano, maŝino ktp laŭ difinita skalo: desegnaĵo laŭ la ekstera vido, laŭ la sekcaĵo. profilo, projekciaĵo.
desegniĝi
Esti desegnita.
Montri siajn konturojn: la montoj desegniĝis ne tre klare B.
desegnilo 💻 Komputila eligilo, kiu desegnas movante skribilon sur papero.
desegnisto. Tiu, kiu profesie desegnas.
redesegni. Refari desegnon, i.a. (f): ni redesegnu la strategion LF.
flordesegna. Prezentanta desegnojn de floroj.
labordesegno. Geometria desegnaĵo (de maŝino ks).
ŝablondesegni. Desegni, sekvante per la krajono la liniojn montritajn de sublokita ŝablono: ŝablondesegni bluzon, jupon.
tuĉdesegno. Desegno, farita per tuĉado.