PIV · 14200
siluet²o
siluet2o
1 Aspekto de objekto aŭ persono, vidata kontraŭ la lumo, tiel ke nur la konturoj estas distingataj: la piramidoj estis distingeblaj kiel siluetoj en la klara aero Z; de ĉi tie oni vidas la pitoreskan silueton de la katedralo.
2 Desegnaĵo, prezentanta nur la konturojn de persono aŭ profilon de vizaĝo, ordinare tute nigra sur blanka fono: detondi silueton.
siluetiĝi. Prezenti silueton: la turoj grandioze siluetiĝas kontraŭ la ruĝa fono de l’ okcidento.