PIV · 8389
★kontur/o
★kontur/o. Linio, kiu limigas ekstere objekton: la konturo de vazo, de mamo; verda makulo kun klaraj konturoj B; oni vidis klare la konturojn de ĉiuj montoj; fari konturojn per grifelo X; la mano aperigis sur la papero delikatajn mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn Z; (f) la esprimiĝo de tio, kio ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj Z; la scienculoj skizis per supraĵaj konturoj la historion de […] Z. ☞ profilo, silueto, streko, trajto.
konturi (tr) Desegni la konturon de: la tranĉe konturita arba muro; en la malproksimo konturiĝis la turpinto de preĝejo.