PIV · 3042
dezajn/o
dezajn/o Ⓣ ☆ Formo k aspekto de artefarita objekto, kutime utileca k industrie produktata (aŭtomobilo, meblo, tranĉilo ks), kiu estu funkcitaŭga k estetike valora.
dezajni (tr) Projekti la formon k aspekton de tia farota objekto.
dezajnisto. Artisto, kiu kreas belajn k raciajn formojn de kutime industrie produktotaj objektoj. ☞ fasoni, projekti.