← Reen al D

PIV · 3043

★dezert/o

dezert/o
🌄 Regiono, karakterizata de preskaŭ absoluta sekeco, tre malabunda vegetaĵaro k tre maldensa loĝantaro de nomadoj: Saharo estas la plej granda dezerto en la mondo. Gobio, oazo.
ב Stepo: permesu, ke Mia popolo iru k faru al Mi feston en la dezerto X; venis Johano la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo N.
Senhoma, senviva loko: mi faros el viaj urboj dezerton X; (f) ilia voĉo longe restos voĉo krianta en la dezerto Z (senrezulte penanta konvinki).
dezerta
Havanta la ecojn de dezerto: dezerta regiono; la tero estis senforma k dezerta X.
Neloĝata, senhoma: dezerta insulo; la strato estis preskaŭ dezerta; (f) animo dezerta je amo.
dezertano. Nomado, loĝanta en dezerto.
dezerteco. Stato de io dezerta: la tero ricevos kontentiĝon dum la tuta tempo de sia dezerteco X; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco X.
dezertigi. Fari dezerton el io, forigante la homojn k la terkultivojn: mi dezertigos vian landon X; dezertigitaj k senhomigitaj lokoj X; donu semon, por ke ni vivu k la tero ne dezertiĝu X.
dezertiĝo Ŝanĝiĝo de regiono al dezerto: dezertiĝo de parto de N Afriko pro tropaŝtiĝo.
dezertulo. Piulo, vivanta ĉe la rando de dezerto, por eviti la tentojn k dediĉi sin al meditado. anakoreto, ermito.
bruldezertigi. Detrui per fajro ĉiujn domojn, vegetaĵojn ktp, kiuj ebligas homvivadon: la Rusoj bruldezertigis sian landon antaŭ la germanaj invadantoj.