← Reen al F

PIV · 4313

farb⁸o

farb8o
Miksaĵo de likvo (ordinare oleo) k pigmento, uzata por ŝmiri surfacon k ĝin kolorigi: mirindaj kreskaĵoj, tiaj, kiajn oni vidas pentritajn per farboj k oro sur la rando de malnovaj libroj Z; kesto kun farboj Z. farboskatolo, farbotavolo. koloraĵo.  farbovendejo, kovropovo (Vd povo).
Ĉiu unukromata koloro, escepte de arĝento k oro. gorĝoj, lazuro, sablo, sinoplo.
farbi (tr) Ŝmiri per farbo(j): blanke farbita ligna kradaĵo Z; la boato estis farbita ruĝe k blanke Z.
farbisto. Tiu, kiu metie ŝmiras farbojn sur meblojn, domojn ktp. pentristo, ŝmiristo.
akvofarbo. Farbo, kies suspensia medio estas akvo, ne oleo. akvarelo.
fonfarbo. Forte maldensigita farbo, kiun oni uzas por la unua ŝmiro sur ankoraŭ ne kolorigita fono.
pistolfarbi (tr) Farbi per aerpreme funkcianta pistolo.