PIV 2020 · 15173
★ŝmir/i
★ŝmir/i (tr)
1 Froti sur ion maldikan tavolon da grasa aŭ algluiĝanta substanco: ŝmiri iun per oleo Z, bulkon per butero, muron per mortero Z; mi ŝmiros per veneno mian glavon Z; (analoge) ŝmiri buteron sur pano Z; (f) dolĉe ŝmiri al iu la lipojn Z (per belaj promesoj); ŝmiri ies manon (per subaĉeto).
2 Faciligi glitadon de ilo, funkciadon de maŝino, surmetante grasan substancon: kiu bone ŝmiras (la radojn), bone veturas Z (ankaŭ f: doni grandan trinkmonon). ☞ lubriki.
ŝmira. Havanta la ecojn de ŝmiraĵo: ŝmira substanco. ☞ oleeca.
ŝmiro, ŝmirado. Ago de tiu, kiu ŝmiras: ŝmiro de iu sur io per io; ✞ la lasta ŝmiro (sanktoleado).
ŝmiro, ŝmiraĵo. Grasa substanco, per kiu oni ŝmiras: bona ŝmiro por la botoj; kuracisto laŭdis siajn miraklajn ŝmiraĵojn Z; apenaŭ li enfrotis al ŝi la ŝmiraĵon en la piedon […] Z; (f) la falsa ŝmiro kovros la makulon Z. ☞ linimento, ungvento, pomado.
ŝmirilo. Tiu parto de maŝino, kiu liveras ŝmiron al la moviĝantaj pecoj.
ŝmiristo
1 Homo, kies metio estas ŝmiri maŝinojn.
2 (f) Tre malbona pentristo.
belŝmiraĵo. Ĉiu el la diversaj substancoj, per kiuj oni (precipe virinoj) ŝmiras al si la vizaĝon, manojn ks, por purigi, delikatigi aŭ beligi la haŭton.
paperŝmiri (ntr) Skribi multajn, senvalorajn aŭ malicajn aferojn.
paperŝmiristo. Ĵurnalistaĉo, verkistaĉo: troviĝos plumknaristo, paperŝmiristo, kiu eĉ en komedion vin enmetos! Z.