← Reen al F

PIV · 4314

farĉ⁹o

farĉ9o 🍴 Hakita k spicita viando, legomaĵo aŭ fruktaĵo, kiun oni enmetas en la internon de bakota besto (ekz. ansero), de kuirota legomo (ekz. kukumoj, kukurbetoj, tomatoj ks), de alia kuirotaĵo, bakaĵo aŭ de ĉokoladaĵo: farĉo el panmolaĵo, muelita porkaĵo, hepataĵo k fungoj.
farĉi (tr)
Plenigi la internon de manĝaĵo per farĉo: ansero farĉita per prunoj k pomoj Z; farĉitaj terpomoj; ovoj farĉitaj per ostroj.
(f) Plenigi per multo da: liaj versoj estas farĉitaj per eraroj; teksto farĉita per ŝablonaj esprimoj.