← Reen al S

PIV · 14355

★skatol/o

skatol/o
Ujo, ordinare kun kovrilo, ortangula aŭ cilindra, el diversaj materialoj (ligno, plasto, papero, kartono ktp) uzata por solidaĵoj: skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo Z; ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis ilaro por desegnado Z; papera skatolo, sur kiu estis pentritaj ĉarmaj birdoj Z; alumetskatolo, farboskatolo, monskatolo.
Fermita ujo, entenanta organon aŭ parton de maŝino, elektra instalaĵo ktp: konekta skatolo, diskonektiga skatolo de elektra lineo.
nigra skatolo 💡 Aparato, organo aŭ sistemo, kies interna funkciado estas kaŝita de la uzanto aŭ studanto.
resonanca skatolo 𝅘𝅥𝅰 Sonkesto.
enskatoligi. Meti en skatolon: enskatoligi florojn, gantojn ks; aŭtomata enskatoligado de bombonoj.
kafskatolo. Skatolo por teni la kafgrajnojn.
kontaktoskatolo Ŝtopilingo, fiksita sur muro, ĉasio, maŝino ktp. ŝtopkontaktilo.
ladskatolo. Skatolo el lado hermetike fermita, por konservi nutraĵojn.
leterskatolo. Leterkesto.
manĝoskatolo. Skatolo el aluminio, plasto ks, uzata por alporti manĝon de la hejmo al la laborejo aŭ oficejo.
muzikskatolo. Skatolo, kies mekanismo (dentohavaj cilindroj efikantaj sur kombilforman metalplaton) povas aŭdigi melodion.