PIV · 8118
★komb/i
★komb/i (tr)
1 Purigi k ordigi la harojn per tiucela ilo: ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo Z; kombi sin, kombi hundeton. ☞ frizi, strigli, buklo, ondo.
2 ▦ Prepari por ŝpinado, per tiucela maŝino, ŝpineblajn materialojn: oni kardas la ŝpinotaĵon por la dikaj fulotaj ŝtofoj, oni kombas ĝin por la delikataj; la prilaboristoj de lino kombita k la teksistoj de blanka tolo X.
kombado. Ago de tiu, kiu kombas harojn aŭ ŝpinotaĵon.
kombilo
1 Ilo el korno, celuloido, plasto, metalo kc, kun longaj maldikaj dentoj, por malkonfuzi, purigi, ordigi la harojn.
2 Analoga ilo, kiun uzas la virinoj, por fiksi aŭ ornami sian hararon.
3 Metala ilo kun longaj dentoj, uzata por prepari la lanon, kanabon ks.
kombisto. Frizisto.
ekkombo. Unufoja trapaso de la kombilo en la haroj.
elkombi. Eligi per kombado: elkombi la sablon el siaj haroj.
elkombitaĵo. Ĉio, kio restas ĉe la kombilo post kombado.
malkombi. Malordigi la kombitajn harojn: la vento vin malkombis.
rekombi (tr) Denove kombi.
retrokombi. Kombi, metante la harojn malantaŭen.
teksokombilo ▦ Densa kradeto, kiu tenas varperojn en ĝustaj distancoj k alpremas la traĵetitan vefteron al la teksaĵo.
venuskombilo. Skandiko, pli speciale Scandix pecten-veneris.