PIV 2020 · 7431
★kard/o
★kard/o 🍁 Plantoj el la tipo de karduo, t.e. pikilhavaj (i.a. kun pikilhavaj kapituloj), el la asteracoj (ekz. artiŝoko, centaŭreo, cirsio, ekinopso, karlino, onopordo, silibo) k dipsakacoj (dipsako): tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo! Z. ➞ kardlano.
benita kardo. Kniko ②.
Maria kardo. Maria silibo.
kardi (tr)
1 Pretigi por ŝpinado tekseblan materialon (lanon, kotonon ks) paraleligante la fibrojn per kardo, kvazaŭ per kombilo.
2 Fari la saman pretigon per specialaj metalaj kardiloj en kardomaŝino.
3 Per simila manipulo, purigi k elastigi la lanon de matraco. ☞ kombi.
kardilo. Ilo de teksfarado, por kombi lanon.
kardomaŝino. Maŝino kun la sama uzo kiel kardilo.
azenkardo. Onopordo.
feltokardo, fulkardo. Fuldipsako.