PIV 2026 · Artikolo 2594
cirsio
cirsio BOTA florplanto, unu-, du- aŭ plur-jara herbo, kun ĝenerale dornaj tigoj kaj folioj, kun tubetfloraj kapituloj violetaj, flavaj aŭ malofte blankaj; diferencas de karduo i.a. pro akeno 1 kun tufo el plumecaj haroj; nordhemisfera, iuj kultivataj por ornamo, iuj kun manĝeblaj folioj aŭ radikoj. genro Cirsium ➞ asteraco, kardo, karduo.