PIV 2026 · Artikolo 20866

eĥinopso

Litero E

eĥinopso BOTA florplanto, dujara aŭ plurjara herbo, ĝenerale dorna kaj aspektanta kiel karduo, sed kun floroj en globaj kapituloj; el Eŭropo, la mediteranea regiono, meza Azio kaj montaroj de tropika Afriko; kelkaj specioj estas orname kultivataj. genro Echinops ➞ asteraco.