PIV 2026 · Artikolo 3560
eĥinokoko
eĥinokoko ZOOL plathelminto, kies tre malgranda, plenkreska formo vivas en la intesto de hundo k.a. kanisedoj, sed kies larvo, la hidatido, kiu povas atingi la dimensiojn de homa kapo, troviĝas precipe en la hepato de diversaj mamuloj, i.a. dombestoj kaj homoj. genro Echinococcus el la klaso Cestoda ➞ tenio, cestodo.