← Reen al T

PIV · 15512

teni¹o

teni1o
G. (Taenia) de plathelmintoj el la klaso de cestodoj, longaj, rubandformaj, konsistantaj el multaj segmentoj, parazitantaj en la intesto de diversaj animaloj, inkluzive de homo; ilia vezikforma larvo, nomata cisticerko, parazitas en animalo preskaŭ ĉiam diferenca de tiu de la plenkreska formo. ekinokoko.
👥 Cestodo.
Nomo de diversaj rubandoformaj elementoj: kojlaj tenioj, talama tenio (taenia coli, taenia thalami).
tenia. Rilata al tenio: tenia antivermaĵo (= teniicido).
teniicido Medikamento, uzata por mortigi teniojn.
teniozo. Afekcio, kaŭzata de iu tenio.