← Reen al T

PIV 2020 · 15912

transmisi/i

transmisi/i (tr) Komuniki (energion, forton aŭ movon) de unu maŝino al alia.
transmisio
Transigo de mekanika energio: stango de transmisio; proporcio de transmisio (la kvociento laŭ kiu la rotacirapido estas ŝanĝata per transmisiilo); laŭŝtupa, kontinua proporcio de transmisio.
Transigo de infektaj malsanoj de iu organismo al alia.
transmisiilo Mekanismo aŭ organaro, kiu transmisias: ĉena transmisiilo; dentrada transmisiilo; frotdiska transmisiilo; perrimena transmisiilo. pulio.
intertransmisiilo. Aranĝaĵo, servanta por variigi la transmisian proporcion inter mova k movata akso, ekz. per dentradoj.