← Reen al K

PIV · 7723

★kest/o

kest/o. Ujo, ordinare ligna, en formo de orta paralelepipedo: ligna kesto kun fera garnaĵo Z; helpu al la sinjoro porti lian keston kun farboj Z; municia kesto; kesto por karbo B; kesto de almozulo; ב Kesto de atesto (kie estis gardataj la Tabeloj de Interligo). kasono, kofro, skatolo.
kesteto. Malgranda kesto, skatolo: muzika kesteto Z; en sia tualeta kesteto ŝi havis […] Z; la orajn objektojn metu en kesteton X.
elkestigi. Elpreni el la entenanta kesto.
enkestigisto. Tiu, kies metio estas enpaki objektojn en keston, por ke ili ne difektiĝu de la transportado.
abelkesto Vd abelo.
almozkesto. Kesto en preĝejo k samspecaj lokoj, destinita ricevadi almozojn.
cigarkesto. Kesto, en kiu oni konservas cigarojn.
fiŝkesto. Truhava kesto, por teni la fiŝojn vivantaj en akvo.
florkesto Z. Ligna kesto, en kiu oni kreskigas florojn.
fojnokesto. Kesto, remburita per fojno (iufoje per papero), en kiun oni metas kuirpoton, ke la varmo ne perdiĝu k la kuirado daŭru sen fajro.
fornokesto. Bakujo.
horloĝokesto. Granda ligna kesto, kiu entenas la mekanismon de horloĝo.
ilkesto. Kesto por konservi ilojn. ilujo.
kiraskesto. Fortika, kirasita kesto, por enteni valoraĵojn.
latkesto. Aĵura kesto el latoj, por transporti legomojn k.a..
leterkesto. Kesto, ĉe la pordo aŭ enirejo de domo, kien la poŝtisto demetas la leterojn paketojn ks. Sin. leterskatolo.
monkesto. Kaso.
montrokesto. Per vitro provizita kesto, por elmontri objektojn, ekz. en muzeo.
poŝtkesto. Granda kesto, en kiun la publiko enmetas la ekspedotajn leterojn ks.
relikvokesto Vd relikvo.
sablokesto. Sablujo 3.
sidkesto. Kesto troviĝanta sub la seĝo de veturilo: sidkestoj de kaleŝo Z.  boko.
skeletkesto. Kesto el lignaj latoj, kunnajlitaj kun regulaj interspacoj.
sonkesto 𝅘𝅥𝅰 Tiu kava parto de la korpo de akustika instrumento, kiu per resonanco plilaŭtigas la sonon. Sin. resonanca skatolo.
ŝranko-kesto. Malnova meblo, speco de longa, malalta kesto, kiun oni uzis kiel ŝrankon.
tipkesto. Kesto, en kiun la kompostistoj ordigas la tipojn.
tirkesto. Kesteto, ingigita en ŝranko, tablo, komodo kc, k laŭvole eltirebla: elŝovi tirkeston Z.