PIV 2026 · Artikolo 7987

kofro

Litero K

kofro granda ŝlosebla kesto el ligno, ledo, metalo k.a., destinita enteni vestojn kaj aliajn aĵojn, kiujn oni transportas vojaĝe. ➞ kesto, valizo; kofrovorto.
kofrujo VETU ĉe aŭtomobilo aŭ alia veturilo fermebla parto, plej ofte malantaŭe, kien eblas meti pakaĵon. Sin. valizujo.