← Reen al K

PIV · 7988

kogn/i

kogn/i (tr) Φ Rekoni, percepti, kapti (veron) helpe de logika konkludado, aŭ asiste de genia intuicio (Platono, Arĥimedo k.a.), aŭ aŭskultante sian dajmonon (Sokrato), la Sanktan Spiriton (en kristana filozofio) aŭ supernaturan estaĵon (dion, spiriton, «Forton misteran Z» en diversaj religiaj tradicioj).
kogno. Fenomeno aŭ ago, per kiu oni perceptas veron.
kogna. Rilata al kogno: la kognaj problemoj.
kognado. Procezo, per kiu oni kognas veron.