PIV · 12371
Platon/o
Platon/o. Greka filozofo, disĉiplo de Sokrato k majstro de Aristotelo (427−347 a.K.).
Platona. Rilata al Platono: la Platonaj Ideoj, mitoj; ∆ platonaj korpoj (Sin. regulaj pluredroj).
platona
1 (f) Pure ideala, sen partopreno de la sensoj: platona amo; ili faras al si kvazaŭ profesion el admirado de virinaj ĉarmoj, admirado platona, kie oni alie ne povas, admirado ne platona ĉie, kie oni povas Z.
platoneca. platona 2.
platonismo Φ Filozofio de Platono k de liaj disĉiploj, laŭ kiu la solaj realaĵoj estas la tipaj ideoj, ne la sensopercepteblaj fenomenoj.
platonisma. Rilata al platonismo.
novplatonismo. Filozofia mistik-religia movado dum la jaroj 200−500 p.K..