PIV · 14211
simbol¹o
simbol1o
1 Io, kio prezentas, elvokas aŭ servas por esprimi ion alian, pro analogeco aŭ pro konvencio, precipe io konkreta, kiu anstataŭas ion abstraktan: blanko estas simbolo de pureco, leono – de forto, kruco – de kristanismo; verda stelo estas simbolo de E.; ne ĉiuj popoloj vidas en la kiso simbolon de amo Z; la esperantismo, kies natura simbolo mi estas Z; la serpento estas unu el la plej antikvaj simboloj seksaj; naciaj simboloj. ☞ atribuo, emblemo, signo. Rim. La diferenco inter emblemo k simbolo estas, ke simbolo havas pli antikvan originon k pli ĝeneralan akceptatecon, dum la emblemo estas ofte la rezulto de persona iniciato, la verko de unu artisto.
2 Signo aŭ grupo de signoj, uzata en diversaj fakoj por prezenti objekton, kvanton, rilaton, operacion ktp: Pb estas la simbolo de plumbo, Val de valino; fonetikaj, matematikaj simboloj. ☞ mallongigo, siglo.
simbola
1 Rilata al simboloj aŭ konsistanta el simboloj: simbola skribado Z (el naturaj figuroj); la simbola lingvo de la sonĝoj.
2 Servanta kiel simbolo: mitaj, simbolaj personoj; simbolaj ritoj; (la ĥina skribo), en kiu per unu komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso Z.
3 Havanta valoron nur de simbolo, ne de realaĵo: tio estis nur simbola ofero; simbolaj strikoj, punoj.
simboli (tr) Esti simbolo de: + simbolas adicion; en la prahistoriaj ŝtondesegnoj, rado simbolas la sunon; oni interplektas la manojn, por simboli harmonion.
simbolaro. Tuto de la simboloj uzataj en iu fako: la tradicia matematika simbolaro; la kemia simbolaro. ☞ notacio.
simboligi. Prezenti per simbolo: la Helenoj simboligis la pacon per la olivarbo.
simboliko Z. Scienco, kiu kolektas k provas klarigi la simbolojn de iu popolo, religio, k.a.: la simboliko de la katedraloj, de la blazono.
simbolismo ☆ ♧ Skolo de pentristoj k de poetoj, kiuj en la fino de la 19a jc elektis la simbolon kiel plej artan esprimilon de la afineco de la aĵoj kun la homa animo.
simbolisto. Adepto de la simbolismo.
operacisimbolo 💻 Simbolo, uzata en programlingvo por indiki operacion: la operacisimboloj * k / ligas pli forte ol + k −.
vortsimbolo 💻 Signoĉeno, uzata en komputila programo kiel parto de la lingvo aŭ kiel nomo de variablo, proceduro ks: rezervita vortsimbolo.