PIV 2026 · Artikolo 14210

simbiozo

Litero S

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. simbioza
  2. simbiozi
  3. simbiozant/o
  4. simbiozul/o
  5. antagonism/a simbiozo
simbiozo BIOL intima kunvivado de du aŭ pluraj specioj de vivuloj kun reciproka avantaĝo: simbiozo inter stelkoralo kaj algo
simbioza rilata al simbiozo: simbioza asocio
simbiozi ntr simbioze vivi: en likeno, fungo simbiozas kun algo aŭ cianobakterio
simbiozanto, simbiozulo ĉiu el la simbioze asociiĝintaj vivuloj.
antagonisma simbiozo (arĥaismo) = parazitismo.