← Reen al P

PIV · 11753

★parazit/o

parazit/o
Tiu, kiu kvazaŭ profesie manĝas konstante ĉe fremda tablo, flatante aŭ distrante la gastiganton.
Nenifaranto, kiu ekspluatas la laboron de aliaj.
Estaĵo, kiu vivas sur aŭ en alia vivanta estaĵo, sin nutrante per ĝiaj sukoj aŭ ĉeloj: kuskuto estas parazito de herboj k pulo parazito de homo; ekstera, interna parazito. loĝato, mastro.
parazita
Koncernanta la parazitojn: parazita malsano.
Vivanta kiel parazito: la parazitaj klasoj de la kapitalismo; fungo parazita al arboj (parazitanta arbojn).
paraziti (tr) Vivi kiel parazito (pf): orobanko parazitas precipe herbojn; anopluro parazitas sur la haŭto de mamuloj; askarido parazitas en la intesto de mamuloj; parazitato, parazit(ant)o.
duonparazito. Parazita vegetaĵo klorofilhava, do nur parte heterotrofa, kontraste kun la veraj parazitoj, senklorofilaj, tute heterotrofaj.
paraziteco, parazitismo Vivmaniero de parazito. simbiozo.
parazitozo (kn) Malsano, kaŭzata de parazito.
paraziticido. Substanco, uzata por mortigi parazitojn.
parazitologio. Scienco pri la animalaj k vegetaĵaj parazitoj.