PIV · 9527
★loĝ/i
★loĝ/i
1 (ntr) Pli-malpli daŭre restadi en loko, kie oni kutime vivas: loĝi en Parizo, en la strato X, en la tria etaĝo Z; li loĝas ekster la urbo Z, en la fino de la mondo Z; loĝi sur angulo de tegmento X; mi ne loĝas ĉe mia frato Z; loĝi inter saĝuloj X; ŝiaj piedoj ne loĝas en ŝia domo X (ŝi emas promeni aŭ vojaĝi); (f) amo k puno loĝas komune Z; mi, saĝo, loĝas kun la prudento X; en mia koro loĝas pli da suferado pro vi, ol […] N.
2 (tr) Daŭre okupi: dense loĝata urbo Z; arbaro loĝata de sennombraj birdoj Z; formikejoj, el kiuj ĉiu estis loĝata de centoj da estaĵetoj Z.
loĝa ☼ Havanta loĝon (ie): grundoloĝa, petroloĝa, ŝelloĝa likeno; plej multaj saksifragoj estas rokloĝaj. Rim. loĝa respondas al la L-a suf-o -cola.
loĝo, loĝado. Ago de tiu, kiu loĝas: ricevi ĉe iu loĝon k nutron.
loĝadejo. Domicilo.
★loĝanto. Persono, kiu loĝas ie: miliono da loĝantoj Z; la loĝantoj de unu urbo Z; venos malfeliĉo sur ĉiuj loĝantoj de la lando X; la lunloĝantoj Z.
loĝantaro. Tuto de la loĝantoj, ekz. de urbo, lando kc: landoj kun diverslingva loĝantaro Z.
loĝato ☼ Vivulo sur aŭ en kiu saprofite, simbioze aŭ parazite loĝas alia vivulo.
loĝateco. Maniero, kiel urbo, regno ktp estas loĝata: densa, maldensa loĝateco.
loĝebla. Tia, ke oni povas tie loĝi: loĝebla lando X.
★loĝejo
1 Loko, kie oni loĝas: loĝejo de birdoj, de formikoj; (f) en la domo de mia patro ekzistas multe da loĝejoj Z.
2 Aro da ĉambroj, prezentanta unu tuton, k loĝata de unu familio: mia loĝejo – mia reĝejo Z; se silentas draŝejo, malpacas loĝejo Z; apud mia loĝejo estas tri lueblaj ĉambroj Z; la loĝejmastrino Z. ☞ domo, hejmo.
loĝigi. Havigi loĝejon al iu: loĝigi amikon ĉe si; loĝigi laboristojn en barako; bojkoti loĝigistinojn, kiuj elektas siajn klientojn laŭ rasaj kriterioj.
loĝloko. Regiono, kie oni loĝas: kiam en mia loĝloko ekzistos komunumo de liberkredanoj Z; la luno estas kapabla servi kiel loĝloko por vivantaj estaĵoj Z; ilia loĝloko estis de Meŝa ĝis Sefar X.
ekloĝi (ntr) Komenci loĝi aŭ (tr) alpreni kiel loĝejon: ili trovis valon en la lando Sinar, k tie ekloĝis X.
enloĝiĝi. Sin loki en loĝejon: enloĝiĝi en mansardo Z, en ia hotelo Z.
priloĝi (tr) Loĝi 2: Jerusalem estis priloĝata kaj bonstata X.
subloĝateco. Stato de regiono, lando ks, en kiu la nombro de la loĝantoj estas nesufiĉa proporcie al la ebloj de produktado.
transloĝiĝi. Ŝanĝi sian loĝejon, k okupi alian: li devis transloĝiĝi tre alten […], tute sub la tegmento Z; en ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo Z.
troloĝata. Tro dense loĝata: troloĝata regiono; (analoge) troloĝata lernejo, trajno.
amasloĝejo. Loko, kie oni disponigas al turistoj, studentoj kc litojn en komuna ĉambro por malalta prezo.
somerloĝejo. Loĝejo, uzata nur dum somero: la cikonia paro havis somerloĝejon sur unu domo en Jutlando Z.