← Reen al L

PIV · 9232

★lek/i

lek/i (tr)
Ŝovi la langon sur ion: pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon Z; katino lekas la idojn; la hundoj lekis la sangon de Nabot X; ili lekos polvon, kiel serpento Z; leki al si la fingrojn; la infano lekas bombonon B; potlekisto Z; telerlekisto (parazito); lektrinki X.
(f) Humile, profitame flati: oni lekas la manon, sed celas la panon Z; ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe lia eminenta moŝto Z; la polvon de viaj piedoj ili lekos Z.
(f) Tre zorge doni la finan formon: leki siajn versojn; tro lekita pentraĵo. poluri.
lekado. Ago de tiu, kiu lekas.
lekaĵo. Frandaĵo sur ligna stangeto aŭ en formo de stangeto destinita por lekado. bombono, glaciaĵo.
forleki. Forigi la tutan kvanton per lekado: (f) la fajro konsumis la bruloferon, k la akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis X.
piĉleki (tr) (fm) Frandzi.