PIV · 12551
★polur/o
★polur/o. Surfaca brilo, ricevita per frotado: la poluro de liaj ŝuoj estis perfekta; doni lastan poluron al metalpeco; polurkreto, polurpulvoro; (f) lia spirito akiris nur supraĵan poluron. ☞ ciro, emajlo, glazuro, lako, vakso.
poluri (tr)
1 Glatigi k pli-malpli bele briligi raspan aŭ krudan surfacon: poluri marmoron, lignon, vitron; la maljuna reĝo lasis (igis) poluri sian oran kronon per la polvo el pistita grifelo (ardezo) Z; li postulis, ke liaj botoj estu polurataj, sed la sakristiano volis, ke ili estu nur ŝmirataj Z; poluri tabulon per sablopapero.
2 (f) Perfekte ellabori, plidelikatigi, pli rafini: poluri sian verkon; li ne sufiĉe poluras sian stilon; li estas frotita k polurita Z (multe spertinta); nepolurita (senkultura, kruda) homo.
polurilo
1 Substanco (ekz. smirgo), uzata por poluri.
2 Π Bloko el abrazia ŝtono (grejso), uzata dum la neolitika epoko por erodi k poluri ostajn aŭ ŝtonajn ilojn.
malpoluri. Forigi la poluron: malpolurita vitropeco.