PIV · 5231
★glaci/o
★glaci/o
1 Akvo solidiĝinta pro malvarmo: monta glacio Z; en vintro la tuta Sundo estas kovrita de glacio Z; en printempo la glacio fluidiĝas Z; batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio Z (vane); la kestojn ili devis elpaki sur la glacion Z; glitumi sur glacio; disbati glacion; metante sur ĝian kapon freŝan glacion Z. ☞ glaĉero, nevajo, glacibenko, glaciinsulo, glacikampo, glacikreviĝo, glacirivero.
2 Tiu substanco, rigardata kiel ne daŭrema: al glacio printempa k al amiko tro nova ne fidu Z; konstrui kastelojn sur glacio Z (➞ aero).
3 Tiu substanco, rigardata kiel simbolo de sensimpatieco, indiferenteco: mielo sur lango k glacio en koro Z; ŝia alveno disrompis la glacion de la ĝisnuna rigida konversacio Z.
glacia
1 Rilata al, konsistanta el glacio: glacia bordo Z.
2 Havanta la temperaturon aŭ aspekton de la glacio: glacia zono, vento, maro (☞ arkta), malvarmo Z. ☞ frida, frosta.
3 Karakterizata de la abundo de glacio, i.a. sub formo de glaĉeroj: glacia epoko (dum kiu la kvanto da glacio sur la tero superis la averaĝan kvanton).
4 (f) Tute sensimpatia, neafabla: glacia vizaĝo, akcepto; la glacia tavolo da antaŭjuĝoj de la mondo estas rompita Z; liaj okuloj elstariĝis senmove, kvazaŭ glaciaj Z.
glacie. En glacia maniero: saluti iun glacie.
★glaciaĵo 🍴 Sukeraĵo el glaciigita kremo kun diversaj ingrediencoj: ĉokolada, fraga, vanila glaciaĵo. ☞ bombo 2, melbo, parfeo, ŝorbeto.
glaciaĵejo. Vendejo de glaciaĵoj.
glaciaĵisto. Fabrikisto aŭ vendisto de glaciaĵoj.
glaciero. Peco da glacio.
glaciigi
1 Fari ion glacio: la vintro glaciigis la riverojn; (f) glaciigita de teruro.
2 🍴 Malvarmigi per ĉirkaŭmeto de glacio: glaciigita ĉampano, kaviaro.
glaciiga. Rilata al glaciigado: glaciiga maŝino; glaciiga punkto de likvo.
glaciiĝi. Iĝi glacio: glaciiĝinta lago Z; la nuboj glaciiĝas en bulojn Z; (f) la rideto glaciiĝis (haltis, malaperis) sur ŝiaj lipoj B; glaciiĝi de timo. ☞ frosti.
glaciujo. Kesto, en kiu oni tenas glacion hejme.
glaciumi (tr)
1 Glaceigi.
2 Fridigi.
glaciologo ⊕ Specialisto pri glaciologio.
glaciologio ⊕ Scienco pri la glacio, pli speciale pri glaĉeroj.
englaciigi. Enfermi en glacion: englaciigitaj ŝipoj Z.
antaŭglacia (pp epoko) Antaŭa al glacia epoko.
interglacia (pp epoko) Inter du glaciaj epokoj.
senglaciigilo. Aparato, por ŝirmi vitrojn, aviadilajn surfacojn kontraŭ formiĝo de glacio.
pendoglacio. Glaciero formiĝinta ĉe pendanta io: longaj pendoglacioj pendis sur lia barbo Z. ☞ stalaktito.