PIV · 5233
glaĉer/o
glaĉer/o 🌄 ⊕ Grandega eterna maso de glacio, devenanta el la akumulo de neĝo sur la supraĵo de la tero.
cirka glaĉero. Glaĉero, okupanta montarajn cirkojn.
montsupra glaĉero, kalotglaĉero. Glaĉero, kovranta montsupron, ĝenerale kalotforma.
polusglaĉero. Apudpolusa, kupolforma glaĉero, kovranta kontinentan surfacon, iufoje atinganta maron k naskanta glacimontojn.