← Reen al F

PIV · 4819

frid/a

frid/a. Malvarma: frida kamero, frida nitado.
frido. Malvarmo: mi perdis al vi fidon, kiu el sama buŝo blovas varmon k fridon K.  fridoterapio.
fridigi. Malvarmigi tiel, ke la propraj ecoj konserviĝu: fridigita viando, fiŝo; fridiga vagono, likvo. kongeli.
fridigado. Procedo de konservado de nutraĵoj en temperaturo inter 2° k 5°C. frostigado.
fridigilo. Aparato por produkti konstantan malvarmon en fridujo.
fridujo. Ŝranko, provizita per fridigilo, k uzata por hejme konservi manĝaĵojn dum pluraj tagoj.
fridunuo Malnova unuo de forigita varmokvanto (kontraste kun kalorio); simb.: fg.