PIV 2020 · 16247
★unu
★unu.
I - Numeralo:
1 esprimanta la nombron post 0 en la serio de la entjeroj (1, I): du kontraŭ unu prezentas armeon Z; unu similas nulon, ne prezentas kalkulon Z; unu, du, tri, kvar – k finita la far’! Z; unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono Z; sed nur unu tagon, k poste ĉio estas finita! Z; de unu bovo oni du felojn ne deŝiras Z; unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj Z; unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas Z; unu cento, milo, miliono; viron unu inter mil mi trovis X; edzo k edzino estas nur unu Z; ŝi prenis la vestojn k ĵetis po unu al ĉiu el la du virinoj Z;
2 signifanta, ke la koncernata objekto estas sola en sia speco: celon ni ĉiuj havas unu k klaran Z; unu leĝo k unu rajto estu por vi k por la fremdulo X; la lingvo havos unu formon ĉe ĉiuj uzantaj ĝin Z; unuigo de la homaro en la celado al «unu Dio» Z; (ark.) nur en la unu domo, kiu staris kontraŭ la loĝejo de la scienculo, estis tre silente Z; objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si k ne prezentas kune ian unu ideon Z; koncerne la du kolonojn, la unu maron k la bazaĵojn X. Sin. ununura;
3 uzata adj-e: la regado de unuj gentoj super aliaj estas restaĵo el antikva tempo; unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn; en la adresaro unuj nomoj k adresoj estas skribitaj per ortografio E-a k aliaj per la diversaj ortografioj naciaj Z;
4 uzata kvazaŭpronome: a) pro neripeto de la subst.: el ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj k aliaj estas malbonaj Z; la pli juna estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi Z; du domoj, el kiuj unu pli elstaris sur la straton, ol la alia Z; unu el viaj fratoj lasu ĉe mi! X; b) pro subkompreno de «homo»: unu floras, alia ploras Z; unu orienten, alia okcidenten Z; por unu – festeno, por alia – ĉagreno Z; kio al unu donas forton, al alia donas morton Z;
5 (ark.) signifanta, ke la objekto estas konata de la parolanto k nekonata de la alparolato: unu vidvino havis du filinojn Z; tie estis unu riĉa virino, kiu retenis lin X; unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo […] X; kelkaj el tiuj libroj unu fojon trafis en la manojn de […] Z. Rim. En tiu senco, estas preferinde uzi la morfemon iu aŭ neniun determinanton: cervin’ instruis la cervidon K.
II - Nomo de la cifero 1.
unua. Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo staras antaŭ aliaj samspecaj, sed havas neniun antaŭ si:
1 en la spaco: la unua vico en la teatro B; tio kuŝas sur la unua paĝo; legu nur la unuan ĉapitron; la unuaj tri ŝtupoj estas el marmoro; unua paŝo iron direktas Z;
2 en la tempo: unua venis, unua prenis Z; la unua trovita Z; Marta la unua ĝin interrompis Z; la unuaj kristanoj; la sennuba idilio de ŝia unua juneco Z; li la unua potence skuis la mondon por nia ideo Z; malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj Z;
3 en elnombrado: li estas la unua laŭ la alfabeta ordo; sen speso unua ne ekzistas la dua Z; unua atesto estas la vesto Z; ŝuldo estas unua heredanto Z; ho, tiam min mortigu la unuan! Z; Napoleono la Unua; la unua de Januaro; vekiĝi je la unua nokte; saltadi el unua al deka Z; la sepan tagon Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta ol la ses unuaj tagoj Z;
4 en rango, valoro, graveco: faruno de unua kvalito; la unua ministro; la unua de la klaso; kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj N; multaj unuaj estos lastaj N; Francujo estas ĉiam la unua lando en ĉio, kio promesas ian bonon al la homaro Z; 🎭 ludi la unuan rolon; vi kredeble estas unua baletistino? Z; 𝅘𝅥𝅰 la unua violono (en orkestro).
unue. En la unua loko (en elnombrado): unue mi redonas al vi la monon, due […] Z; kiu venis unue, muelas pli frue Z.
unuaaĵo Z. Primico.
unuaeco. Privilegio de la unua rango: li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata X.
unuaulo. Homo el la unua rango: ve al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj! X.
unuaklasa. De unua klaso: unuaklasa vagono; (f) unuaklasa manĝo.
unuataga. Okazanta en la unua tago.
ne unu
1 Iu alia nombro, ol unu, t.e. «pli ol unu»: ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis Z; kion disigis ne unu miljaro, tion kunigis Bulonjo ĉe l’ Maro Z.
2 Eĉ ne unu.
unuo
1 Abstrakta kvanto, rigardata kiel la elementa nombro, kiu servas por formi la ceterajn: la deko konsistas el dek unuoj B; skribi ciferon en la kolumno de la unuoj; li ricevis la plej malbonan noton, unuon kun minuso; ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj nombroj Z (➞ guto, ono).
2 💡 Difinita kvanto, elektita por taksi per komparo la valoron de fizikaj grandoj, kalkulante, kiom da fojoj ili enhavas tiun kvanton aŭ frakcion de ĝi: la metro estas la universala unuo de longo; en la mezursistemo SI la unuoj estas la metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, molo k kandelo. Sin. unito.
unueco
1 Eco de tio, kio estas nur unu: la dogmo pri la unueco de Dio; la L.K. estas kreita, por malpermesi ĉiun entreprenon, kiu povus malutili al la unueco de nia lingvo Z; la unueco estas la plej grava principo de la universala lingvo B.
2 Eco de tio, kies ĉiuj partoj harmonie kunligiĝas por unu samtempa k samcela agado: unueco estas forto K; unueco donas fortecon Z; romano, dramo, kiu havas internan unuecon; rompi la unuecan fronton de la laboristoj k kamparanoj; unuecigi la sindikatajn fortojn.
unuigi
1 Kunigi plurajn objektojn en unu tuton: la animo estas unuigita kun la korpo; unuigi la fortojn B; ŝi unuigis en si la ĉarmon k la saĝon.
2 Kunigi per politika, religia, komerca ks ligo: Jeruzalemo fariĝos centro, kiu frate unuigos la tutan homaron Z; se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro tute ne venus al mi en la kapon Z. ☞ kunfandi, kunigi.
unuiĝi. Memvole kuniĝi, estante multaj, en unu tuton, plejofte per politika ks ligo: dek E-aj societoj unuiĝis en unu ligon B; proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco unuiĝi en apartan grupon Z; la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko (Usono); la Unuiĝintaj Nacioj (UN).
unuiĝo. Memvola kuniĝo de pluraj elementoj, societoj, ŝtatoj ks, por komuna celo: la revo pri la unuiĝo de la homaro Z; mia plano konsistas en la kreado de tia religia unuiĝo, kiu pace enprenus en sin ĉiujn ekzistantajn religiojn Z. ☞ unio.
unuobla. Prezentanta nur unu elementon: unuobla fadeno.
unuoble. Multiplikite per unu: unuoble du estas du.
unuopa. Prezentanta elementon individuan, apartan, distingan de la aliaj: voĉdono per unuopa enskribo; li ĉiam volis agi kiel unuopulo.
reunuigi. Denove unuigi tion, kio estis disigita en plurajn erojn: reunuigi l’ homaron Z.
Triunuo Vd tri. Rim. 5 Unu estas regule uzata kiel pref., k en tiu funkcio ĝi respondas al la sciencaj pref-oj, la greka mono- k la latina uni-, al kiuj ĝi estas ofte preferinda: 🍁 unukotiledona (Sin. monokotiledona); ⚥ unuĉeluloj (☞ protozooj); Ⓚ unumolekula reakcio; ∆ unuvarianta sistemo; ☐ unuforma moviĝo.
monunuo. Unuo, servanta por esprimi la valoron de la aferoj, la prezojn ktp en difinita lando. ☞ valuto.
poŝtunuiĝo Z. (Universala Poŝta Unuiĝo) Komuna organo de la ŝtataj poŝtaj administracioj, kiu zorgas pri la internacia poŝta trafiko.