← Reen al E

PIV · 3529

efemer³a

efemer3a. Mallongedaŭra; rapide pasanta: la diversaj novaj proponataj sistemoj estas nur efemeraj ne pripensitaj provoj Z; de la efemera laboro de tiaj amikoj la afero nenion gajnas Z; efemera beleco B, sukceso, avantaĝo. kaduka, pasema, unutaga.
efemero
Efemeraĵo.
G. (Ephemera) de insektoj, kies larvoj vivas en sensala akvo, k kies fluganta plenkreskulo vivas nur tre mallongdaŭre (kelkajn horojn ĉe iuj sp-oj).
efemeraĵo. Io efemera.
efemeropteroj. Ordo (Ephemeroptera) de insektoj kun grandaj antaŭaj flugiloj k tri longaj vostfadenoj.